Soveta invado de Manĉurio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Soveta invado de Manĉurio, formale konata kiel la Manĉuria Strategia Ofensiva Operaco (ruse Манчжурская стратегическая наступательная операция, lit. Manĉĵurskaja Strategiĉeskaja Nastupatelnaja Operacija) aŭ simple Manĉuria Operaco (ruse Маньчжурская операция), startis la 9an de aŭgusto 1945 pere de soveta invado de la japana pupa ŝtato Manĉukuo. Ĝi estis la lasta kampanjo de la Dua Mondmilito, kaj la plej granda el la Sovet–Japana Milito de 1945, kiu pluigis la malamikecon inter Sovetunio kaj la Japana Imperio post preskaŭ ses jaroj de paco, dum Sovetunio havis militojn okcidente. Sovetaj akiroj en la kontinento estis Manĉukuo mem, Mongukuo (en Interna Mongolio) kaj norda Koreio. La soveta eniro en milito kaj la malvenko de la Kŭantunga Armeo estis grava faktoro por la decido de la japana registaro akcepti la kapitulacon de Japanio kiel senkondiĉa kapitulaco, ĉar evidentiĝis, ke Sovetunio ne havis intencon agadi kiel tria partio en la negocado de finigo de la milito akceptante kondiĉojn.[1][2][3][4][5][6][7][8]
Ekde 1983, la operaco estis nomita Operaco Aŭgusta Ŝtormo laŭ esprimo de la usonarmeo historiisto David Glantz uzita kiel titolo por artikolo tiutema.[9]
La Ruĝa Armeo disponis el miliono kaj duono da homoj, plus malgranda mongola truparo, kio estis duoblo de la japana disponeblo. La sovetoj suferis 12 000 mortojn, dum la japanoj 20 000 laŭ siaj propraj fontoj al 83 000 laŭ sovetoj. Krome estis 600 000 japanaj militkaptitoj.