Tabasco
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tabasco [taBASko] (esperantigite Tabasko), oficiale La Libera kaj Suverena Ŝtato de Tabasko (hispane: Estado Libre y Soberano de Tabasco) estas federacia subŝtato de Meksiko. Ĝi situas en la sud-oriento de la lando, inter la terkolo de Tehuantepec kaj la duoninsulo Jukatano. Laŭ ĝia nordo situas la Meksika Golfo. La ĉefurbo de Tabasko estas Villahermosa
Tabasco | ||||
---|---|---|---|---|
Federacia subŝtato | ||||
Flago | Blazono | |||
subŝtato de Meksiko [+] | ||||
Lando | Meksiko | |||
Supermara alteco | 21 m [+] | |||
Koordinatoj | 18° N, 93° U (mapo)17.966666666667-92.566666666667 | |||
Ĉefurbo | Villahermosa | |||
- koordinatoj | 18° N, 93° U (mapo)17.966666666667-92.566666666667 [+] | |||
Akvokolektejo | 24 738 km² (2 473 800 ha) [+] | |||
Areo | 24 738 km² (2 473 800 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 2 402 598 [+] (2020) | |||
Denseco | 97,12 loĝ./km² [+] [+] | |||
Subŝtatestro | Carlos Manuel Merino Campos (ekde ) |
|||
Horzono | UTC-06:00 [+] | |||
Poŝtkodo | 86000–86999 [+] | |||
ISO 3166-2 | MX-TAB | |||
|
||||
Tabasco | ||||
Vikimedia Komunejo: Tabasco [+] | ||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
Ĝi havas areon de 25 000 km² kaj loĝantaron de 1,9 milionoj kaj dividiĝas en 17 komunumojn (municipojn); vidu ankaŭ la liston de komunumoj en Tabasko. La provinca kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-TAB".
Tri aliaj Meksikaj ŝtatoj havas limon kun Tabasko: Kampeĉo ĉe la nord-oriento, Veracruz ĉe la okcidento, kaj Chiapas ĉe la sudo. La nord-okcidenta parto de Tabasko (ĉe la Meksika Golfo kaj la sud-orienta parto (limanta al Gvatemalo, specife la Departemento Peten) estas ligitaj per terstrio nur 7–10 km larĝa. Multaj mapoj donas la impreson, kvazaŭ la du partoj tute ne estas ligitaj.