Templo de Salomono
From Wikipedia, the free encyclopedia
La templo de Salomono (hebree בית המקדש, Beit HaMiqdash, "ejo de sanktigado"), ankaŭ konata sub la nomo de unua templo estis laŭ la Biblio la unua juda templo de Jerusalemo konstruita de la reĝo Salomono. Ĝi estis centro de religia kaj kultura vivo, la loko de la oferado priskribita en la Torao sub la nomo korban. Ĝi supozeble estis finkonstruita ĉirkaŭ la 10-a jarcento a.K. kaj detruita de la babilonanoj en 586 a.K..
Templo de Salomono | |||
---|---|---|---|
בֵּית־הַמִּקְדָּשׁ | |||
detruita preĝejo | |||
Estiĝo | -832 | ||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando de Izraelo • Reĝlando de Judujo • Israelo vd | ||
Situo | Jerusalemo | ||
Situo | |||
Geografia situo | 31° 46′ 40″ N, 35° 14′ 7″ O (mapo)31.777935.2353 | ||
| |||
Oni opinias, ke la templo de Salomono estis konstruita en la orienta parto de la nuna "malnova urbo de Jerusalemo" en la kvartalo de la esplanado de la moskeoj. La parto la plej alta de la konstruaĵo, nuntempe kovrita de la Kupolo de la Roko eble estis la ena sanktejo.
La templo de Salomono entenis la keston de interligo kaj estis kovrita de oro el Ophir.
La framasonismo uzas en siajn ritojn multajn referencojn al la templo de Salomono. La framasona templo estas ĝia simbola kopio.