Tiĉino (rivero)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tiĉino estas rivero en suda Svislando kaj norda Italio. Ĝi longas 248 km kaj fontas ĉe la Nufenenpasejo, ĉe la limo de la svisaj kantonoj Valezo kaj Tiĉino, nomita laŭ ĝi. Ĝi trairas la valojn Bedretan, Leventinan kaj Rivieran kaj la ebenaĵon de Magadino kaj enfluas en la Majoran Lagon. Post eliro el la lago ĝi trairas la Padan Ebenaĵon kaj la urbon Pavia kaj enfluas en Padon.
Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Tiĉino | |
---|---|
Alfluejo de Tiĉino al Majora Lago | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 234 km |
Akvokolekta areo | 7 228 km² |
Averaĝa trafluo | 350 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 2 480 m |
Enfluejo | Pado |
- Alteco | 50 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Maggia, Moësa kaj aliaj |
Rivero en Eŭropo | |
Fermi