Tjanĝino
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tjanĝino (ĉine 天津, pinjine: Tiānjīn [tjanĝin] aŭskulti – «ĉiela vadejo») estas grava havena urbo en Ĉinio. Ĝia ISO 3166-2 kodo estas CN-TJ.
Ĉi tiu artikolo citas neniun fonton. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Novembro 2012) |
Tjanĝino | |||||
---|---|---|---|---|---|
provinco-ranga urbo • havenurbo • nacia centra urbo • urbego • urbo • megaurbo • Economic and Technological Development Zones | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Ĉinio | ||||
Regiono | Norda Ĉinio | ||||
Provinco | Municipo Tianjin 天津 | ||||
Fondita | ĉ. 340 A.K. | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 30000 ĝis 30900 | ||||
Aŭtokodo | 津A,B, C,D, E, F,G ,H, J, K 津E (Taksio) | ||||
Telefonkodo | +86 (0)22 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Huang Xingguo (黄兴国) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 12 281 600 loĝ. en 2 009 | ||||
Loĝdenso | 1 044,4 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 39°08′04.49″N 117°11′06.35″O (mapo) | ||||
Alto | 5 m | ||||
Areo | 11760 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||||
Horzono | UTC +8 | ||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Tianjin [+] | |||||
Tjanĝino estas unu el kvar sendependaj urboj de Ĉinio, tio signifas ke ĝi respondecas rekte al la centra registaro en la ĉefurbo Pekino kaj do havas la saman statuson kiel provinco.
En la teritorio de la kerna urbo loĝas 3.761.272 homoj, en la urbo plus la ĉirkaŭurba zono 6.354.345, kaj en la tuta administra regiono 10.409.230 (stato komenco de 2006). El ili 9,4 milionoj estas daŭraj loĝantoj kaj 1 miliono dumtempaj loĝantoj kun limigita restadpermeso.
La urbo estas la industria, trafika kaj kultura centro de la regiono, havas universitatojn, altlernejojn, muzeojn kaj reprezentajn konstruaĵojn. Krom la kerna urbo, la regiono ne estas unueca urbega zono, sed plejparte havas urbetan kaj vilaĝan strukturon kaj tial kompareblas al eta provinco. Historie la urbo estis la centro de la eksa ĉina provinco Ĵili.