Turklingva Vikipedio
la enciklopedio Vikipedio en la turka lingvo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La turklingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la turka lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Türkçe Vikipedi. La projekto fondiĝis en decembro 2002. En novembro 2006, la turka vikipedio nomumiĝis en la kategorio "scienco" por la premio "Altın Örümcek Web Ödülleri (reta premio "ora araneo"), konsiderata la turklingva reta akademia premio. En januaro 2007 ĝi ricevis la premion pro "plej bona enhavo" en tiu kategorio. La premia ceremonio okazis la 25-an de januaro 2007 en la Teknologia Universitato de Istanbulo. La 8-an de junio 2024 ĝi enhavas 610 547 artikolojn.
Rapidaj faktoj Statistikoj ...
Turklingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | tr.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | turka |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 8-a de junio 2024 | |
Artikolnombro | 610 547 |
Profundeco | 166.5 |
Paĝoj | 2 977 662 |
Redaktoj | 32 991 001 |
Uzantoj | 1 591 210 |
Aktivaj uzantoj | 3 204 |
Administrantoj | 20 |
Dosieroj | 40 566 |
Fermi