Tuso
eksploda forpuŝo de aero el la buŝo per gorĝa reflekso / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tuso (de latina: tussis) estas spasma kaj ofte ripeta kontrahiĝo de la toraka kavo, kiu estigas fortan elĵeton de la aero el la pulmoj akompanatan de karakteriza sono. La tiel elĵetita aero povas atingi rapidon de 480 km/h.
La ĉefa celo de tuso estas senbalastigi la spirajn tubojn (traĥeo, laringo, faringo) de kumulado de mukaĵoj. Tuso povas esti estigata de la eniro de manĝajo en la trakeon pro misfunkciado de la epigloto. Ofta aŭ kronika tuso estas simptomo de malsano.