Tutmonda malvarmiĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tutmonda malvarmiĝo estis ĉefe konjekto dum la 1970-aj jaroj pri tuja malvarmiĝo de la surfaco de la Tero kaj de la atmosfero finante periodon de etenda glacialo. Tiu hipotezo havis malmultan subtenon en la scienca komunumo, sed akiris portempan popularan atenton pro kombino de iometa subira tendenco de temperaturoj el la 1940-aj jaroj al komenco de la 1970-aj jaroj kaj gazetaraj informoj kiuj ne akurate montris la tutan panoramon de la sciencklimata literaturo, i.a., pli granda kaj rapide kreskanta literaturo projektante futuran varmigon pro la forceja efiko de gaselsendoj. La nuna scienca opinio pri klimata ŝanĝo estas, ke la Tero ne daŭre malvarmiĝis, sed male suferis tutmondan varmiĝon laŭlonge de la 20a jarcento.[1]