Urba vojimposto
From Wikipedia, the free encyclopedia
La urba vojimposto estas kontraŭ-ŝtopiĝa ŝarĝo en urbegoj aŭ ĉefurboj kontraŭ la jam neeltenebla dumtaga intern-urba trafiko. Ĝi celas rapidigon de la trafiko kaj pli sanan medion per pli pura aero.
La urba vojimposto estis unuafoje enkondukita en Singapuro en 1975. Ekde tiam ĝi aperis en Bergen, Trondheim, Oslo, Londono kaj Stokholmo. Pripensas ĝian enkondukon urboj kiel Milano, Torino, Helsinko, Göteborg, Pécs kaj Prago.
La spertoj estas bonaj: malpliiĝis, rapidis la trafiko, malpliiĝis la aera, brua poluo, dum la internurbaj vendejoj ne rimarkis gravan malpliiĝon de la aĉetantoj.