Vaporlokomotivo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La vaporlokomotivo estis la unuafoje uzita tirveturilo kun maŝina forto. Ĝia fortomaŝino estas vapormaŝino, por kies funkciado la necesan vaporon oni produktas en kaldrono de la lokomotivo. La brulaĵo en la kaldrono estas plej ofte ŝtonkarbo, malofte ligno aŭ pakuro.
Vi povas plibonigi la jenon:
Se vi korektis unu el la menciitaj mankoj, bonvolu forigi la koncernan parametron de la ŝablono {{Pluraj problemoj}}. Detaloj estas en la dokumentado. |
La inventintoj de la vaporlokomotivo estis Richard Trevithick (1804), Timothy Hackworth (1808), John Blenkinsop (1812), William Hedley (1813) kaj George Stephenson (1814). La industrio decidis fine por la lokomotivoj konstruitaj de Stephenson.