Vojmapo por paco (politiko)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La vojmapo estis politika plano por solvi la israel-palestinan konflikton. La plano estis prezentita kiel la realigo de la vizio prezentita de usona prezidento George W. Bush en sia parolado la 24-an de junio 2002. La programo proponis laŭgradan, plurŝtupan kaj plurjaran solvon de la israela-palestina konflikto, sub la superrigardo kaj asistado de la Kvarteto, kaj ĝia celo estis fina kaj ampleksa solvo de la israela-palestina konflikto ĝis 2005.
La plano estis skribita en la Ŝtata Departemento ĉe la Blanka Domo. Israela ĉefministro Ariel Ŝaron sciigis sian subtenon por la plano en 2002.