Västra Götalands län
unu el la 21 modernaj provincoj de Svedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Västra Götalands län, en Esperanto tradukebla al Vestrogotia provinco, estas unu el la 21 modernaj provincoj de Svedio. Ĝia areo ampleksas tiun de la historia provinco Vestrogotio kaj iujn partojn de Bohuslando kaj Dalio. Administra centro de la provinco estas la urbo Göteborg aŭ esperante Gotenburgo. Fine de 2024 en la provinco vivis 1 766 774 loĝantoj sur areo de 23 498,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 75 loĝantoj/km².
Västra Götalands län | |
---|---|
Blazono de la provinco | Situo en Svedio |
Ŝtato | Svedio |
Provinca litero | O |
Provinca kodo | 14 |
Historia(j) provinco(j) | Vestrogotio, partoj de Bohuslando kaj Dalio |
Ĉefurbo | Göteborg |
Komunumoj | 49 |
Provincestro | Sten Tolgfors (de 2021) |
Areo (suma) | 23 498,8 km² |
Loĝantoj | 1 766 774 (stato de 2024) |
Ekestodato | 1998 |
Retejo | Oficiala retejo |
En sia nuna formo la provinco kreiĝis en 1998 per unuigo de la ĝistiamaj modernaj provincoj Göteborgs och Bohus län, Älvsborgs län kaj Skaraborgs län, laŭ la teritoriaj limoj per tio reproksimiĝante al la malnova provinco Vestrogotio.
Post la ĉefurba regiono Stockholms län la provinco Västra Götalands län estas tiu kun plej da loĝantoj. Preskaŭ 17 procentaĵo de ĉiuj svedoj vivas ĉi tie.
Lars Bäckström de la maldekstra partio Vänsterpartiet estis provincestro de 2008 ĝis 2017. Inter 2017 kaj 2021 la juristo kaj ŝtatisto Anders Danielsson estis provincestro, kaj ekde 2021 Sten Tolgfors de la dekstra Moderaterna.