Yves Robert
franca reĝisoro, scenaristo, produktoro, teatra kaj filma aktoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Yves Robert - prononco [I:V roBE:R], naskiĝis la 19-an de junio 1920 en Saumur, mortis 81-jara la 10-an de majo 2002 en Parizo - estis franca reĝisoro, scenaristo, produktoro, teatra kaj filma aktoro. Li aparte konatiĝis per reĝisorado de la filmoj "la milito de butonoj" de 1962, ankoraŭ farita nigrablanke kaj poste plurfoje refilmita, kaj la duopo La Gloire de mon Père ("la gloro de mia paĉjo") kaj Le château de ma mère ("la kastelo de mia panjo") el 1990, filmitaj interalie en la komunumoj Grambois kaj Vitrolles-en-Luberon de suda Francio. Ĉiuj tri filmoj tre simpatie prilumas la vivspertojn de antaŭadoleksaj knaboj kaj iliajn rilatojn al samaĝuloj kaj la (foje amataj, foje timataj) gepatroj.
- Kategorio Yves Robert en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Yves Robert | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Yves Henri Charles Marie Robert |
Naskiĝo | 19-an de junio 1920 (1920-06-19) en Saumur, Maine-et-Loire, Francio |
Morto | 10-an de majo 2002 (2002-05-10) (81-jaraĝa) en 6-a arondismento de Parizo, Francio |
Mortokialo | cerba sangado |
Tombo | Tombejo de Montparnasse |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Edz(in)o | Danièle Delorme |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • scenaristo • filmproduktoro • aktoro • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro • reĝisoro • produktoro |
Verkoj | La Guerre des boutons The Tall Blond Man with One Black Shoe Un Éléphant ça trompe énormément Nous irons tous au paradis My Father's Glory |
Fermi
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri franco. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |