Zenit Sankt-Peterburgo
From Wikipedia, the free encyclopedia
FK Zenit Sankt Petersburg (cirile ФК «Зенит» Санкт-Петербург, do "FK „Zenit“ Sankt-Peterburg") estas rusia futbalklubo el Sankt-Peterburgo. La unua vira teamo de la klubo konkuras en la unua ligo de futbalo en Rusio, kaj en la sezonoj 2007, 2010 kaj 2012 iĝis rusia ĉampiono. En 2008 gewann la teamo gajnis la UEFA-pokalon kaj per tio akiris la unuan internacian titolon de sia kluba historio. La hejma stadiono nomiĝas Petrovskij sur samnoma insuleto de la rivero Malgranda Neva (Малая Нева).
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Zenit (metrostacio en Sankt-Peterburgo). |
Zenit Sankt-Peterburgo | |||
---|---|---|---|
futbala klubo | |||
Kluba nomo | Futbolnij klub Zenit Sankt-Peterburg | ||
Fondita | 1925 | ||
Stadiono | Gazprom Arena en Sankt-Peterburgo | ||
Kapacito | 62 315 | ||
Prezidanto | Aleksandr Medvedev | ||
Trejnisto | Sergej Semak | ||
Ligo | unua ligo | ||
2022/23 | 1 | ||
Oficiala retejo | www.fc-zenit.ru | ||
| |||
La klubo fondiĝis en 1925 je la nomo Stalinec (do „Stalinanoj“, ĝi ekestis en urba ŝtalfabriko nomita laŭ Josif Stalin). En 1940 la klubo ricevis la nomon Zenit Leningrad, kaj post la renomigo de la urbo Leningrado al Sankt-Peterburgo ĝi ricevis sian nunan nomon. En 1938 la unua vira teamo unuafoje konkuris en la plej alta sovetunia ligo de futbalo.