Zutendaal
From Wikipedia, the free encyclopedia
Zutendaal (nederlande, proksimuma prononco [[ZYT'nda:l]) estas municipo en Belgio. Komence de januaro 2016 ĝi havis 7239 loĝantojn. La municipo apartenas al la distrikto (aŭ arondismento) Haselto. La municipa areo de 91,26 kvadrataj kilometroj troviĝas inter Genk kaj Lanaken.
Rapidaj faktoj municipo, municipo en Belgio ...
Zutendaal | |||
---|---|---|---|
municipo | |||
municipo en Belgio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Belgio | ||
Provinco | Limburgo | ||
Poŝtkodo | 3690 | ||
Kodo laŭ NIS | 71067 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 7 239 (januaro 2016) | ||
Loĝdenso | 214 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 56′ N, 5° 34′ O (mapo)50.9333333333335.5666666666667 [+] | ||
Areo | 32,07 km² (3 207 ha) | ||
Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Zutendaal [+] | |||
Fermi
Zutendaal estas la plej verda municipo de nederlandlingva Belgio. Ĝia areo situas grandparte en la nacia parko Hoge Kempen. Unu el la enirejoj al tiu parko estas la centro pri insektoj kaj fekundigo perabela "De Lieteberg". Tie eblas informpeti pri abeloj kaj insektoj. Ankaŭ estas papilia ĝardeno kun enlandaj papilioj kaj speciala promenvojeto: la nudpieda pado.