Apusetoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Apusetoj, kavernapusetoj aŭ salanganoj estas tiaj birdoj, kiuj enhavas kvar genrojn Aerodramus, Hydrochous, Schoutedenapus kaj Collocalia. Ili formas la tribon aŭ subfamilion Collocaliini ene de la familio de Apusedoj. La grupo enhavas ĉirkaŭ 30 speciojn ĉefe en suda Azio, insuloj de Suda Pacifiko, kaj nordorienta Aŭstralio, ĉiuj ene de tropikaj kaj subtropikaj regionoj. Ili estas laŭ multaj kriterioj tipaj membroj de la Apusedoj, ĉar havas mallarĝajn flugilojn taŭgajn por rapida flugo, kun ampleksa buŝaperturo kaj eta beko ĉirkaŭita de bridaj plumetoj por kapti insektoj dumfluge. Kio distingas multajn, sed ne ĉiujn speciojn el aliaj apusoj kaj preskaŭ el ĉiu aliaj birdoj [1] havas ties kapablon uzi simplan sed efikan formon de eĥolokigo por flugnavigi en kompleta malhelo tra la abismoj kaj putoj de kavernoj, kie ili ripozas nokte kaj reproduktiĝas. La nestoj de kelkaj specioj estas kolektitaj por produkti la faman ĉinan pladon nome apusnesta supo.
Apusetoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigronesta apuseto | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
genroj | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||