Ĝula lingvo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝula lingvo aŭ Djula lingvo (Jula aŭ Dioula; ISO 639-3 lingvokodo= dyu) estas niĝerkonga lingvo tre parenca al la bambara lingvo parolita en Eburbordo, Malio, Burkino, Gambio, Gvineo kaj Ganao. Kvankam ĝi estas la gepatra lingvo de proksimume 1 200 000 parolantoj, Ĝulo estas precipe uzata kiel lingvafrankao por komercaj interŝanĝoj en Okcidenta Afriko per proksimume 4 milionoj.
Ĝula lingvo | |
lingvo • moderna lingvo • etno | |
---|---|
Mandea lingvaro | |
Parolantoj | 2 700 000 |
Skribo | latina alfabeto, alfabeto de latino |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | dyu |
Glottolog | dyul1238 |
Angla nomo | Dioula |
Franca nomo | dioula |
La diferenco inter la ĝula, la bambara kaj la malinkea (Malinké) estas fakte minimumaj, kaj laŭ la vidpunktoj povas nomi la saman lingvon en malsamaj areoj. La vorto ĝulo estas pli ofte uzata en Eburbordo kaj Gambio dum Bambaro estas preferata en Malio kaj Burkino.
Atentu, parolante pri la ĝula/diula, oni nepre emfazu ke temas pri lingvo, ĉar la Ĝulo estas ankaŭ komuna nomo por la tribo Malinkeoj.