Ĥulo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĥulo, kadavromanĝulo, gulo aŭ algulo (arabe, الغول, 'Al-ghuûl') estas demono, kiu devenas el islamo kaj antaŭislama araba religio. Laŭlegende, ili loĝas en tombejoj aŭ dezertoj kaj manĝas homan karnon. En moderna fikcio, ĝi ofte aperas kiel vivmortinta monstro.
Rapidaj faktoj mita homforma raso, Informoj ...
Fermi
Ĥulo estas transformanta kadavro, kiu loĝas en la dezerto. Ĝi povas montriĝi kiel besto, precipe kiel hieno. Ĝi forlogas vojaĝantojn en la dezerto. Ĝi mortigas kaj manĝas ilin. Ĉi tiu kreitaĵo ĉasas junajn infanojn, rabas tombojn, kaj manĝas kadavrojn.
- Kategorio Ĥulo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)