Ŝablono-Diskuto:Informkesto pereinta ŝtato
From Wikipedia, the free encyclopedia
ĉu anstataŭ la markilo "signo" en la priskribo ne devas esti "blazono"? --Lohengrin 18:37, 7. Dec 2008 (UTC)
- Memkompreneble, ke jes. Mi korektis tion en la dokumentado, kie tio ne estis korektita. En la ŝablono tio estas skribita bone. Kerio 19:06, 7. Dec 2008 (UTC)
Tre fruaj ŝtatoj foje ne evoluis el solida antaŭa ŝtato, aŭ la antaŭa ŝtato ankoraŭ ne disponis pri ŝtata blazono (ekzemple la frumezepoka franka imperio). Tamen en la informkesto devige antaŭvidatas mencio de antaŭa ŝtato kun blazono. Bonas meti iun indikon kiu situacio estis en la teritorio antaŭ la ekesto de la ŝtato - plej bone iun indikon kiu gvidas al koncerna artikolo (ĉar la informkesto aŭtomate kreas internan ligilon), se necese per alidirektilo. Sed gravas mencii ke simpla nemencio de blazono en la koncerna informkesta parametro kreas strangan demandosignon, kaj ke rekomendindas en kazo de neekzista blazono en tiu parametro meti la dosieronomon "blank.png" - tiam ne ekestas informkesta eraro, sed simple anstataŭ la blazono metiĝas blanka spaceto. ThomasPusch (diskuto) 13:16, 2 Mar. 2015 (UTC)
- @ThomasPusch: Bedaŭrinde la fontoteksta parto pri la antaŭa ŝtato kaj ties flagoj estas terure konfuza kaj plenŝtopita je parametroj, tiel ke mi ne tuj havas ideon kiel realigi vian proponon. Ĉu ekzistas jam artikolo kun la ŝablono pri ŝtato, kiu ne havis antaŭulon aŭ kies antaŭulo ne havis flagon? Tiam eblus pli facile krei provejan version de la ŝablono kaj iomete testadi ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 09:32, 3 Mar. 2015 (UTC)
- Kara Tlustulimu, mi tute ne volas postuli ŝanĝon de la informkesto, nur volas doni konsilon kiel elturniĝi se ne estas formala antaŭa ŝtato aŭ se antaŭa ŝtato ne havas blazonon. La elturniĝo per dosiero "blank.png" jam estas pli longe praktikata ekzemple en la tekstoj Sankta Romia Imperio aŭ Orientfranka imperio, kaj mi hieraŭ ankaŭ uzis ĝin en nova artikolo graflando Tecklenburg. Mi nur devis serĉi ĉar mi dekomence ne ekzakte memoris kie mi antaŭe vidis solvon de la problemeto, kaj volas eviti ke aliaj devus same serĉi. Kvankam principe bonas ke informkestoj estu simple kompreneblaj kaj facile adapteblaj, ĉi-tie eblas elturniĝi - la ŝablono ja en la nuna formo funkcias... ThomasPusch (diskuto) 12:31, 3 Mar. 2015 (UTC)
- Karaj @ThomasPusch: kaj @Tlustulimu:, ankaŭ mi ne bone komprenas la komplikajn kodaĵojn de la ŝablono, sed eble ja sufiĉas ke oni anstataŭu en la ŝablonkodo ĉiujn okazaĵojn de "Sin bandera.svg" per "Blank.png". ("Sin bandera.svg" = "Flag of None.svg" estas la helgriza bildeto kun demandosigno, "sen flago". "Blank.png" estas tute blanka bildeto.) - Sincere, Moldur (diskuto) 19:25, 3 Mar. 2015 (UTC)
- Mi konsentas kun la ideo de Moldur. Se efektive iu redaktanto pensas ke devus ekzisti blazono de antaŭa ŝtato, sed mem ne scias ĝin kaj nepre volas meti grizan blazonon kun demandosigno por atentigi pri la demando, tiu ja povos mem tajpi "Sin bandera.svg" kvazaŭ blazononomo en la koncerna informkesta parametro. La ideo de Moldur ĉiukaze estas saĝa simpligo. ThomasPusch (diskuto) 20:14, 3 Mar. 2015 (UTC)
- Karaj @ThomasPusch: kaj @Tlustulimu:, ankaŭ mi ne bone komprenas la komplikajn kodaĵojn de la ŝablono, sed eble ja sufiĉas ke oni anstataŭu en la ŝablonkodo ĉiujn okazaĵojn de "Sin bandera.svg" per "Blank.png". ("Sin bandera.svg" = "Flag of None.svg" estas la helgriza bildeto kun demandosigno, "sen flago". "Blank.png" estas tute blanka bildeto.) - Sincere, Moldur (diskuto) 19:25, 3 Mar. 2015 (UTC)