Ŝablono-Diskuto:Informkesto vojo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La vorto trako ne taŭgas por la priskribo de unuopaj etapoj de strata aŭ ŝosea vojo - "itinero" estas bona vorto, sed por ke la ŝablono senprobleme ĉie plufunkciu, (provizore) estu kaj la parametro "trako" kaj "itinero" (samsence).
Aidas 13:18, 11. Dec 2010 (UTC)
La klarigoj por simboloj de la itinero uzas la vorton "estakado", kiu ne uziĝas en iu ajn el miaj Esperanto-vortaroj, ankaŭ ne havas difinon en vikipedio, kaj ankaŭ krome interrete apenaŭ uziĝas rilate al Esperanto (ĝi ŝajne estas vorto en Ido). Sola iom klariga artikolo estas la jena, kiu klarigas ke la franca vorto estacade laŭ fervojistaj terminaristoj de la asocio IFEF estu „surpiliera veturvojo“, ne „estakado“. Mi nur povas aliĝi al la IFEF-vortaristoj kaj proponas elpreni la vorton el la klarigoj - en duba kazo iom vastsenca uzo de la vorto "ponto" pli bonas ol nekomprenebla neologismo. Ĉu?
Aidas 21:12, 10 Dec. 2011 (UTC)