Étienne Dupérac
From Wikipedia, the free encyclopedia
Étienne Dupérac, italianigita Stefano Duperac, Du Perac aŭ Du Perach (ĉ. 1535 – Parizo, 1604), estis franca arkitekto, pentristo, gravuristo kaj ĝarden-projektisto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Étienne Dupérac | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1525 (1525-01-01) en Bordeaux |
Morto | 1-an de januaro 1604 (1604-01-01) (79-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • pentristo • gravuristo • desegnisto • gravuristo • topographer • Pejzaĝarkitekto • gravuristo per akvaforto |
Fermi
Li estis tre fekunda artisto de la dua duono de la 16-a jarcento, veturis al Romo, kie li dediĉis sin al la studo de la klasikaj antikvaĵoj kaj realigis nombrajn akvafortojn pri siaj rigardoj al monumentoj kaj antikvaj kaj modernaj. Ekzemple la gravuraĵoj kiujn li dediĉis al la rekonstruado de la projektoj de Mikelanĝelo por la nefinita Baziliko Sankta Petro aŭ al tiu de la placo Campidoglio, kun ties fama elipsoida pavimo rekonstruita en la 20-a jarcento.