Ĉaĉao
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tiu ĉi artikolo traktas dancan stilon. Pri muzika stilo ĉaĉao vi povas legi en artikolo Ĉaĉaĉao.
Ĉaĉao[1] aŭ ĉaĉa-danco[2] (hispane cha-cha aŭ ĝuste cha-cha-cha, legu ĉa-ĉa-ĉa) estas tre vigla latinamerika danco eliranta devene el mambo kaj rumbo je 4/4 takto. Rapideco estas ĉirkaŭ 32 taktoj dum minuto. La baza movo kaj ankaŭ plimulto de simplaj figuroj estas la samaj por ambaŭ kunuloj (spegule).
La baza movo en unu takto konsistas el tri malrapidaj paŝoj kaj du rapidaj.