Ĉeljabinsk
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉelabinsko (ruse Челябинск) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Ĉelabinska provinco. Ĝi estis fondita en la jaro 1736 la 13-an de septembro kiel fortikaĵo kaj havas statuson de urbo ekde 1787.
Oni proponas alinomi la artikolon «Ĉeljabinsk» al «Ĉelabinsk». Atentu: la celpaĝo «Ĉelabinsk» jam ekzistas. Se ĝi enhavas ion alian ol nur unu version kun alidirektilo al la malnova nomo, tiam nur administrantoj povas forigi ĝin, por ke alinomado eblu. Se vi konsentas aŭ kontraŭas la proponon, bonvolu skribi viajn argumentojn ĉe Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. |
Rapidaj faktoj Ĉelabinsko, urbo ...
Ĉelabinsko | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
Panoramo de Ĉelabinsko | |||||
administra dividaĵo de Rusio • urbo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Rusio | ||||
Provinco | Ĉelabinska provinco | ||||
Fondita | 1736 | ||||
Urborajto ekde | 1787 | ||||
Patrono | Ioann Zlatoust | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 454000–454999 | ||||
Aŭtokodo | 74 | ||||
Telefonkodo | +7 351 | ||||
Kodo laŭ OKATO | 75401 | ||||
Retpaĝaro | http://cheladmin.ru/ | ||||
Politiko | |||||
Urbestro (ekde 20.11.19) | Natalja Kotova | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 156 471 (2013)[1] | ||||
Loĝdenso | 2 254 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 55° 9′ N, 61° 24′ O (mapo)55.1561.4 | ||||
Alto | 220 m | ||||
Areo | 486 km² (48 600 ha) | ||||
Horzono | UTC+6 | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Chelyabinsk [+] | |||||
| |||||
Fermi
La urbo estas sur orienta deklivo de suda Uralo, ĉe rivero Miass (Миасс) (baseno de rivero Obj). Alto super la nivelo de maro estas ĉirkaŭ 200 m.
En 1959 la urbo havis 689 mil loĝantojn. En 2002 la urbo havis 1077,2 mil loĝantojn kaj estis la oka plej granda urbo en Rusio.
Ĉelabinsko estas grava centro de maŝinkonstruado (produktado de agrikultura tekniko ktp.), metalurgio kaj transporto: ĝi havas fervojan stacion (malfermitan en 1892), du busstaciojn kaj flughavenon. Dum kelkaj lastaj jardekoj, metroo estas konstruata, sed ĝis nun ne pretas eĉ unu stacio.