Ŝarko
taksono de fiŝoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝarko estas komuna nomo por fiŝoj kun ĥorda spino (kartilaga skeleto, triangula dorsa naĝilo, brustaj naĝiloj ne kunigitaj al la kapo kaj teruraj makzeloj plenaj de akraj dentoj. Ŝarkoj estas rabfiŝoj, danĝeraj eĉ por naĝantaj homoj, pro kio ilia dorsa triangula naĝilo vekas teruron, kiam ajn ĝi aperas ekster la akvonivelo. Tamen ŝarkoj estas tre utilaj, ĉar ili likvidas kadavraĵojn kaj purigas la akvon. Ledindustrio utiligas ŝarkhaŭton, konsistantan el plurtavola epidermo kovrita per ŝarkoskvamoj.
Ŝarko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Malfrua Devonio - Nun | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Karĥarinoformaj | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Modernaj ŝarkoj estas klastaj ene de klado Selaĥomorfoj (aŭ Selaĥuloj) kaj estas la frata grupo de Rajoj. Tamen, la termino "ŝarko" estis uzita ankaŭ por formortintaj membroj de subklaso Elasmobrankuloj ekster la Selaĥomorfoj kiaj la Cladoselache (kladoselaĥo) kaj la Xenacanthus (ksenakanto), same kiel aliaj kartilagaj fiŝoj (Chondrichthyes) kiaj la holocefalidaj eŭgenedontidanoj. Laŭ tiu larĝa difino, la plej fruaj konataj ŝarkoj datas el pli ol 420 milionoj da jaroj.[1] Akantoduloj estas ofte referencataj kiel "spinŝarkoj"; kvankam ili ne estas parto de kartilagaj fiŝoj mem Chondrichthyes, sed ili estas parafiletika kuniĝo aludanta al kartilagaj fiŝoj kiel tuto.
Ŝarkoj (Selachimorpha) estas zoologia (super)ordo de tiuj bestoj. Konataj estas ĉ. 250 al 500 specioj, el kiuj kelkaj estas ovonaskaj, aliaj vivonaskaj. Ili gamas laŭ grando el malgranda Nana etmoptero (Etmopterus perryi), nome profundmara specio de nur 17 cm de longo, al la Balenŝarko (Rhincodon typus), nome la plej granda fiŝo en la mondo, kiu atingas proksimume 12 m de longo. Ŝarkoj troviĝas en ĉiaj maroj kaj oftas en profundoj de 2,000 m. Ili ĝenerale ne loĝas en nesalaj akvoj kvankam estas kelkaj konataj esceptoj, kiaj la taŭrŝarko kaj la riverŝarko, kiu povas survivi kaj troviĝi kaj en salaj akvoj kaj en nesalaj akvoj.[2] Ili spiras tra kvin al sep branko-fendoj. Ŝarkoj havas kovraĵon de kvazaŭskvamaj haŭtaj dentaĵoj kiuj protektas ties haŭton el damaĝo kaj el parazitoj aldone al plibonigo de ties fluidodinamiko. Ili havas kelkajn seriojn de anstataŭeblaj dentoj.[3]
Bone konataj specioj kiaj la blanka ŝarko, la tigroŝarko, la blua ŝarko, la makoŝarkoj, kaj la martelŝarkoj estas pintopredantaj organismoj pinte de siaj subakvaj manĝoĉenoj. Multaj ŝarkaj populacioj estas minacataj pro homaj aktivaĵoj.