Ŝlosilo de reĝo Salomono
Libro pri demonologio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ŝlosilo de reĝo Salomono aŭ latine Lemegeton Clavicula Salomonis (aŭ Malgranda ŝlosilo de Salomono) estas anonima grimorio de la 17-a jarcento kaj unu el la plej famaj libroj pri demonologio, larĝe konata ankaŭ kiel Lemegeton. Ne konfuzendas kun la Ŝlosilo de Salomono, samnatura teksto sed antaŭa.
Ŝlosilo de reĝo Salomono | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko • Grimorio | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | latina lingvo | ||||
Eldonado | |||||
| |||||
Granda parto de ĝia enhavo devenas el tekstoj de la 16-a jarcento, inter kiuj la Pseudomonarchia Daemonum (Peŭdomonarkio de la diabloj) de Johann Weyer, kaj de malfruaj mezeopokaj grimorioj. En ĝi eblas malkovri klarajn influojn de la kabalo kaj de la islama mistiko.
En la libro estas deklarita kiel aŭtoro reĝo Salomono sed la ĉeesto en la teksto de preĝoj al Kristo kaj al la kristana Triunuo igas la atribuon de patreco evidente falsa.
La Malgranda ŝlosilo de Salomono enhavas detalajn priskribojn pri la spiritoj kaj ritoj necesaj por ilin elvoki kaj ilin devigi plenumi la ordonojn de la magiisto (definita en la teksto "ekzorcisto"). Estas ankaŭ liveritaj detalaj instruaĵoj pri la simboloj, la ritaj proceduroj, la agoj necesaj por malhelpi ke la spiritoj venku en la ekzorcaj rilatoj, la pretigoj kiuj devas antaŭi la elvokon kaj la maniero laŭ kiu konstrui la ilojn necesajn por la alestiĝo de tiuj ritoj.
La kopioj de tiu libro malkovritaj ĝis nun diverĝas inter si rilate iujn detalojn kaj rilate la formojn de la nomojn de la spiritoj, kiuj estas 72, pri ĉiu el ili estas priskribita la elvokiga formulo.