Ŝtata Granda Asembleo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ŝtata Granda Asembleo (mongole Улсын Их Хурал, Ulsin Iĥ Ĥural, ankaŭ nomata Ŝtata Granda Ĥuralo) estas la unuĉambra parlamento de Mongolio. Ĝi situas en la Registaro Palaco centre de la ĉefurbo Ulan-Batoro. Laŭ mongola tradicio ankaŭ la parlamentoj de la rusiaj respublikoj Burjatio kaj Kalmukio nomiĝas "Их Хурал" respektive "Granda Ĥuralo" aŭ pli internaciigite "Granda Asembleo", kaj ankaŭ la subŝtataj dividaĵoj de Mongolio havas siajn asembleojn nomatajn "Ĥural". Emblemo de la Ŝtata Granda Asembleo de Mongolio estas la tradicia simbolo sojombo.
Rapidaj faktoj unuĉambra parlamento • Kurultai, Komenco ...
Ŝtata Granda Asembleo | |||||
---|---|---|---|---|---|
unuĉambra parlamento • Kurultai | |||||
Komenco | novembro 1924 vd | ||||
Antaŭe | People's Great Khural vd | ||||
Geografia situo | 47° 55′ 15″ N, 106° 55′ 2″ O (mapo)47.920833106.917222 | ||||
Lando(j) | Mongolio vd | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Fermi