Aŭgusteno de Hipono
teologo kaj filozofo grava al la okcidentaj civilizo, filozofio kaj kristanismo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Aurelius Augustinus (ofte esperantigita al Aŭgusteno) el Hipono, aŭ Hippo (naskiĝis la 13-an de novembro 354; mortis la 28-an de aŭgusto 430) estis teologo kaj filozofo[1] grava al la okcidentaj civilizo, filozofio kaj kristanismo. Li estis la episkopo de Hipono en Nordafriko kaj estas rigardata kiel unu el la plej gravaj patroj de la eklezio en la okcidenta kristanismo pro siaj verkoj en la Patristika Epoko. Inter liaj plej gravaj verkoj estas La civito de Dio kaj la Konfesoj. Aŭgusteno estas eble la plej influa kristana verkisto ekster la Biblio.
Sankta | |||||
Aŭgusteno el Hipono | |||||
---|---|---|---|---|---|
Frua kristana teologo portreto fare de Sandro Botticelli, ĉ. 1548 | |||||
Persona informo | |||||
Aurelius Augustinus | |||||
Naskiĝo | 13-a de novembro 354 en Tagaste, Numidia (nuntempa Alĝerio) | ||||
Morto | 28-a de aŭgusto 430 en Hippo Regius | ||||
Tombo | San Pietro in Ciel d'Oro vd | ||||
Religio | katolika eklezio • Maniĥeismo vd | ||||
Etno | berberoj vd | ||||
Lingvoj | latina • punika • Berbera lingvaro vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Patricius vd | ||||
Patrino | Monika de Hipono vd | ||||
Gefratoj | Perpetua of Hippo • Navigius of Hippo vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Infanoj | Adeodatus vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo • teologo • aŭtobiografo • muzika teoriisto • predikisto • historiisto • poeto • presbitero • verkisto • katolika sacerdoto • titulara episkopo • katolika episkopo vd | ||||
Laborkampo | filozofio • teologio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Konfesoj ❦ La Civito de Dio ❦ Pri la Triunuo vd | ||||
| |||||
Episkopo de Hipono | |||||
Dum | 395–430 | ||||
Sanktulo, Konfesanto, Doktoro de la Eklezio | |||||
Honorata en | Anglikanismo Orienta ortodoksismo Luteranismo Latina Eklezio | ||||
Ĉefsanktejo | San Pietro in Ciel d'Oro, Pavia, Italio | ||||
Festotago | 28-a de aŭgusto (Okcidento) 15-a de junio (Oriento) | ||||
Atributoj | infano; kolombo; plumo; ujo; trapikita koro | ||||
Patroneco | distilistoj, presistoj, teologoj; mildigo de doloraj okuloj; nombraj urboj kaj diocezoj | ||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Laŭ sia samtempulo, Hieronimo, Aŭgusteno "faris nova la antikvan fidon."[2]
Li estis dekomence influita de manikeismo, kaj poste profundigis kristanan filozofion uzante la penson de Platono, precipe tiel, kiel interpretita en la novplatonismo de Plotino. Post sia bapto kaj konverto al kristanismo en 386, Aŭgusteno disvolvigis sian propran alproksimiĝon al la filozofio kaj teologio, akomodanta varion de metodoj kaj perspektivoj.[3] Kredante ke la graco de Kristo estas nemalhavebla por la homa libero, li helpis formuli la doktrinon de la origina peko kaj faris fundamentajn kontribuojn al la disvolvigo de la teorio de la justa milito. Kiam la Okcidenta Romia Imperio ekis diseriĝi, Aŭgusteno disvolvigis la koncepton de Eklezio kiel spirita Civito de Dio (vidu Nova Jerusalemo), diferenca el la materia surtera civito.[4] Lia pensaro profunde influis la mezepokajn mondajn konceptojn. La segmento de la eklezio kiu aliĝis al la koncepto de Triunuo kiel difinita de la Koncilioj de Niceo kaj de Konstantinopolo[5] tre klare identigis sin kun la verko de Aŭgusteno nome Pri la Triunuo.
Li estis deklarita sanktulo de la katolika eklezio, de la orienta kristana eklezio kaj de la Anglikana Komunio same kiel Doktoro de eklezio. Li estas ankaŭ la patrono de Aŭgustenanoj. Lia memoro estas celebrata la 28an de Aŭgusto, nome tago de lia morto. Aŭgusteno estas la patrona sanktulo de distilistoj, presistoj, teologoj, mildigo de doloraj okuloj, kaj de nombraj urboj kaj diocezoj.[6] Multaj Protestantoj, ĉefe Kalvinistoj kaj Luteranoj, konsideras lin unu el la teologiaj patroj de la Protestanta Reformacio pro liaj instruoj pri savo kaj dia graco.[7][8][9] Luteranoj, kaj Marteno Lutero partikulare, tenis Aŭgustenanojn en alta konsidero (nur post la Biblio kaj Sankta Paŭlo). Lutero mem estis membro de la Ordeno de Aŭgustenaj Ermituloj (1505–1521)
En Oriento, kelkaj el liaj instruoj estis disputataj kaj en la 20a jarcento partikulare ili suferis atakojn de teologoj kiaj Johano Romanides.[10] Sed aliaj teologoj kaj gravuloj el la Ortodoksa Kristana Eklezio montris gravan alproprigon de liaj verkoj, ĉefe Georgo Florovski.[11] La plej polemika doktrino ĉirkaŭ lia figuro estas la filiokvo,[12] kiu estis malakceptita de la Ortodoksa Eklezio .[13] Aliaj disputataj instruoj estas liaj rigardoj al la origina peko, la doktrino de graco, kaj la antaŭdestinismo.[12] Tamen, kvankam konsiderita erara ĉe kelkaj punktoj, li estas ankoraŭ konsiderata sanktulo, kaj eĉ havis influon sur kelkaj orientaj Patroj de la Eklezio, ĉefe sur Sankta Gregorio Palamas.[14] En la Ortodoksa Eklezio lia festotago estas celebrata en la 28a de Aŭgusto.[12][15] La prieklezia fakulo kaj historiisto Diarmaid MacCulloch verkis "lia efiko sur la okcidenta kristana pensaro povas malfacile estis preteratentita; nur lia adorita ekzemplo Paŭlo de Tarso, estis pli influa, kaj la okcidentanoj ĝenerale rigardis Paŭlon tra la okuloj de Aŭgusteno."[16]