Aŭstroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Aŭstroj estas mezeŭropa nacio loĝantaj ĉefe en Aŭstrio. Oficiala lingvo estas la Germana lingvo, kiu estas parolata laŭ regiona varianto. En kelkaj distriktoj de Karintio, Burgenland kaj Stirio kun agnoskitaj malplimultoj ankaŭ la slovena, la hungara kaj la burgenland-kroata (kutime aspektata kiel dialekto de la kroata) lingvoj estas oficialaj lingvoj. Ili estas ĉirkaŭ 8 milionoj da loĝantoj. Pli precize etne aŭstroj en Aŭstrio estas ĉirkaŭ 91.1% tio estas ĉirkaŭ 7,463,714 en la jaro 2000. Krome estas 730,336 homoj kiuj asertas esti idoj de aŭstroj en aliaj landoj, ekzemple en Usono, Brazilo aŭ Kanado; krome estas aŭstraj minoritatoj en najbaraj landoj, kiel en suda Germanio, Italio, Slovenio aŭ Hungario. Laŭ religio aŭ religia deveno, ili estas romkatolikoj ĉirkaŭ 75 %, protestantoj ĉirkaŭ 5 %, kaj aliaj aŭ senreligiaj ĉirkaŭ 20 %.
Aŭstroj | |
---|---|
loĝantaro • nacio | |
Eŭropanoj • loĝanto • okcident-Eŭropanoj • Germanoj | |
Suma populacio | |
7 500 000 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
germana lingvo | |