Abuĝo
ĉefurbo de Niĝerio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Abuja (Esperante: Abuĝo) ekde la 12-a de decembro de 1991 estas la ĉefurbo de la ŝtato Niĝerio en Okcidenta Afriko, post Lagoso.
Abuĝo | ||
angle Abuja | ||
urbo | ||
|
||
Oficiala nomo: Abuja | ||
Lando | Niĝerio | |
---|---|---|
Regiono | Federacia Ĉefurba Teritorio | |
Parto de | Okcidenta Afriko | |
Memorindaĵo | Abuĝa nacia moskeo | |
Situo | Abuĝo | |
- alteco | 490 m s. m. | |
- koordinatoj | 09° 04′ 00″ N 07° 29′ 00″ O (mapo) | |
Areo | 250,0 km² (25 000 ha) | |
Loĝantaro | 1 568 853 (2012) | |
Fondo | 20-a jarcento | |
Horzono | OAT (UTC+1) | |
ISO-3166 | NG-FC | |
Situo enkadre de Niĝerio
| ||
Situo enkadre de Afriko
| ||
Vikimedia Komunejo: Abuja | ||
Retpaĝo: fct.gov.ng/fcta | ||
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 1 235 880 loĝantoj. Komence de la jaro 2005, ĝi havis 174 152 loĝantojn.
Jam en 1976 la registaro decidis pri translokigo de la ĉefurbo el la marborda Lagoso en la centron de la lando kaj oni ekplanis la urbon. La financaj problemoj baris la rapidan disvolviĝon de la projekto. La urbon planis la japana arkitekto Kenzo Tange.
Post la translokiĝo de la registaro, Abuĝo konsistigas la t. n. "Federacian Ĉefurban Teritorion", anglalingve nomata Federal Capital Territory. La urbo eatas regata rekte de registara ministro.
Abuĝo estas arte kreita kaj dum la kresko kontrolita urbo, kaj de iuj niĝerianoj konsideratas kultura kaj urbokonstrua fremda korpo en Niĝerio. La enloĝiĝo estas intence malfaciligita per altaj luprezoj, domprezoj, semajnfine la urbo tute senhomiĝas, plimulto veturas al Lagoso, kie bruas la kultura kaj ekonomia vivo.
La urbo estas sidejo de la Komunumo Ekonomia de Okcidentafrikaj Ŝtatoj (CEDEAO) - la komunumo en 1975 fondiĝis en Lagoso, sed translokiĝis kune kun la organoj de la nacia registaro de Niĝerio.