Agloŝildo de la Germana Regno
honorilo de la Vajmara Respubliko / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Agloŝildo de la Germana Regno (ger.: Adlerschild des Deutschen Reiches) estis honorilo neportebla ĉe la vestaĵo, kiun fondis Regna Prezidanto Friedrich Ebert la 15-an de novembro 1922 por la Germana Regno. Temis pri la plej alta distingilo dum la epoko de la Vajmara Respubliko, kiun tamen ankaŭ la nazioj disdonis post la potencpreno. Entute 70 personoj estis distingataj per la Agloŝildo.