Akademio de Francio en Romo
arta organizaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Franca Akademio en Romo (itale Accademia di Francia a Roma, france L'Académie de France á Rome) estas franca kultura institucio funkcianta en Romo, Italio, kie la Vilao Mediĉo situas sur monteto Pincian. La Akademio gastigas artistojn kaj esploristojn por antaŭenigi iliajn kreivajn kaj esplorajn agadojn. Interalie, ĝi gastigis la gajnintojn de la Premio de Romo aljuĝita al artistoj en Francio.
Akademio de Francio en Romo | ||
---|---|---|
La franca Akademio vidita de la Piazza Trinità dei Monti super la hispana stuparo. | ||
lernejo • creative residency | ||
Informoj | ||
fondodato | 1666 | |
fondinto(j) | Charles Le Brun • Jean-Baptiste Colbert vd | |
Situo | ||
Geografia situo | 41° 54′ 30″ N, 12° 28′ 57″ O (mapo)41.90833333333312.4825 | |
lando | Italio | |
urbo | Romo | |
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | |
jura formo | national public establishment of an administrative nature vd | |
| ||
La Franca Akademio organizas en la itala ĉefurbo diversan kulturan programon - ekspoziciojn, filmprojekciojn, literaturajn renkontiĝojn kaj konferencojn, ofte kunlabore kun stipendiantoj aŭ iamaj stipendiantoj. La Akademio ankaŭ estas favora al konservado kaj enkonduko de la Villa Medici-konstruaĵo kaj ĝiaj ĝardenoj al publiko, kiuj estas malfermaj al publiko ĉiutage de la semajno, krom lundoj, inkluzive de gvidataj vizitoj.