Akaŝeoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La akaŝeoj estas indiana etno kun proksimume 10.000 membroj. Ili vivas en la hodiaŭa meksika federacia ŝtato Durango. En antaŭaj tempoj ili vivis krome en grandparto de Okcidenta Patrinmontaro.
Rapidaj faktoj etno, Ŝtatoj kun signifa populacio ...
Fermi
Ili vivas kiel la praavoj, precipe per agrokultivado, teksado kaj fiŝkaptado.
La akaŝea lingvo apartenas al la branĉo de la tarakahita lingvogrupo, kiu apartenas al la sonora branĉo de la jut-azteka lingvaro. Multaj ankoraŭ parolas tiun lingvon, sed ili preskaŭ senescepte estas dulingvaj.