Alcúdia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Alcúdia ([əɫˈkuðiə], Alkudjo en Esperanto) estas municipo kaj urbeto de la hispana aŭtonoma komunumo de Balearoj. Ĝi estas la ĉefa turismejo en la Nordo de Majorko. Ĝi estas granda feriejo populara ĉe familioj. La plej multaj el la hoteloj estas situantaj en Port d'Alcúdia kaj Platja d'Alcúdia laŭ la 14 km longa strando kiu etendiĝas la tutan vojon al Can Picafort. En Alcúdia la malnova urbo estas bone konservita kun domoj devenantaj de la 13-a jarcento. La malnova urbo estas ĉirkaŭita per mezepoka muro.
Rapidaj faktoj municipo en Hispanio, Administrado ...
Alcúdia | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 07400 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 21 322 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 355 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 39° 51′ N, 3° 7′ O (mapo)39.85253.1191666666667 [+] | ||||
Alto | 13 m [+] | ||||
Areo | 60,05 km² (6 005 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Alcúdia [+] | |||||
Fermi