Aleksandrio ĉe Induso
From Wikipedia, the free encyclopedia
Aleksandrio ĉe Induso (greke Ἀλεξάνδρεια η εν Ἰνδός, plej verŝajne la nuntempa Uch, Pakistano) estis urbo fondita de Aleksandro la Granda en la kunigejo de la riveroj Induso kaj Acesines.[1][2] Ariano de Nikomedio rakontis, ke koloniistoj, ĉefe veteranaj Trakoj kaj indiĝenoj, estis setligitaj tie.[3][4]
La satrapo de la okcidenta bordo de la rivero Induso, nome Filipo, filo de Maĥatas, estis taskigita por la konstruado de la urbo.
Nuntempe, oni supozas, ke la restaĵoj de la greka urbo estas ene de la teramasa citadelo, kvankam okazis gravaj damaĝoj al la teramaso pro ŝanĝo en la rivero. Listado de UNESCO postulas la lokon.