Alfréd Hajós
From Wikipedia, the free encyclopedia
HAJÓS Alfréd [hajo’ŝ alfred (naskiĝis kiel GUTTMANN Arnold) (Budapest, 1-a de februaro 1878 - Budapeŝto, 12-a de novembro 1955) hungara arkitekto, la unua hungara olimpika ĉampiono. Lia pli juna frato estis Henrik Hajós.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Alfréd Hajós | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Guttmann Arnold |
Naskiĝo | 1-an de februaro 1878 (1878-02-01) en Budapeŝto |
Morto | 12-an de novembro 1955 (1955-11-12) (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | pulma malsano |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | futbalisto • arkitekto • ĵurnalisto • futbal-arbitraciisto • atleto • naĝisto • futbala trejnisto |
Verkoj | Alfréd Hajós National Swimming Stadium Ferenc Szusza Stadium Q123703073 |
Fermi
Li devenis el juda familio de Budapeŝto. Post kiam li ricevis diplomon en la Teknikuniversitato, eklaboris en oficejo de Ignác Alpár, poste ĉe Ödön Lechner. En 1907 li malfermis sian oficejon. Li sukcese partoprenis en konkursoj, kiuj donis laboron al li ĉefe en la hungara provinco. En 1924, li akiris en la intelekta konkurso de la pariza olimpiko arĝentan medalon per stadiona plano (komune kun Lauber Dezső). Liaj rememoraĵoj aperis en 1956 en Budapeŝto kun titolo Igy lettem olimpiai bajnok (Tiel mi iĝis olimpika ĉampiono).