Alfredo Kindelán
From Wikipedia, the free encyclopedia
Alfredo KINDELÁN Duany (Santiago de Cuba, 1879-Madrido, 1962) estis hispana militisto kaj aviadisto, konsiderita fondinto de la aktuala Hispana Aerarmeo.[1]
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Alfredo Kindelán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de marto 1879 (1879-03-13) en Santiago de Kubo |
Morto | 14-an de decembro 1962 (1962-12-14) (83-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | militisto • piloto |
Fermi
Li estis la unua estro, en 1913, de la branĉo de Aviado de la Servo de Milita Aeronaŭtiko, estrita de Pedro Vives kiu kontemplis duan branĉon de aeronaŭtiko. Li partoprenis kiel Ĉefo de Aero, respondeca pri la aera forto de la flanko de la generalo Francisco Franco dum la Hispana Enlanda Milito. Direktoro de la Supera Lernejo de la Armeo kaj membro de la Reĝa Akademio de Historio, lia plej grava verko estas Mis cuadernos de guerra, sed li verkis multajn aliajn primilitajn kaj prihistoriajn verkojn. Li estis nomumita markizo de Kindelán en 1961.[2]