Alluaudia
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Alluaudia estas afrotropisa genro de ses specioj de endemiaj (indiĝenaj) florantaj madagaskaraj plantoj. Ili estas grava konsistigaĵo de la tiea dorna arbaro. La plantoj estas spinaj sukulentaj arboj, arbedoj aŭ arbustoj kun altecoj de 2 ĝis 20 m, kaj kun deciduaj (fal)folioj pro la longa seka periodo. La folioj estas duopaj, kaj longas 0,5-3,5 cm. Ili havas unu aŭ du dornojn kiuj longas 2-2,5 cm. La floroj estas malgrandaj, multaj konstituas umbelon.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Alluaudia | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Alluaudia montagnacii | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
Alluaudia ascendens | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Fermi
Pluraj specioj servas ankaŭ kiel ornamplanto.