Amonia bromido
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Amonia Bromido aŭ NH4Br estas neorganika salo formita per la reakcio inter la amonia hidroksido kaj la bromida acido. La kemiaĵo kristaliĝas kiel senkoloraj prismoj , posedanta salan guston, sublimiĝas sub varmigo kaj estas tre facile solvebla en akvo. Sub aera ekspozicio ĝi iompostiom ekprenas flavecan koloron pro la oksidado de la bromida jono (Br−) al la molekula bromo (Br2).
Amonia bromido | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
Brometo de amonio | ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 12124-97-9 | |
PubChem-kodo | 25514 | |
Aspekto | blanka pulvoro, higroskopa | |
Molmaso | 97.94 g mol−1 | |
Denseco | 2.429 g/cm3 (likva) | |
Refrakta indico | 1,712 | |
Fandopunkto | 235 °C (455 ℉; 508 K) | |
Bolpunkto | 452 °C (846 ℉; 725 K) | |
Solvebleco | 60.6 g/100 mL (0 °C) | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Risko | R36/38 | |
Sekureco | S26 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H319 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P305+351+338 | |
Amonia bromido ĝenerale uzatas en fotografiaj filmoj, platoj, dokumentoj, eksperimentoj por fajrotestoj surligne, litografio kaj gravuradoprocezoj; kiel koroda inhibanto kaj en farmaciaj preparaĵoj. Altaj dozoj da amonia bromido estigas menskonfuzitecon kaj fizikan deprimitecon. Kiam loke aplikita, ĝi kaŭzas anesteziadon, resume, la ĝenerala simptomo ordinara al ĉiuj bromidoj. Specialan atenton oni devas doni al la simptomoj de la gorĝo kaj tuso, laŭ esploroj de Dro. Harvey Cushing (1869-1939).