Angelika Kauffmann
From Wikipedia, the free encyclopedia
Maria Anna Angelika KAUFFMANN RAA (30a de oktobro 1741 – 5a de novembro 1807), kutime konata foje kiel Angelica Kauffman,[1] estis svisa novklasikisma pentristino, kiu havis sukcesan karieron en Londono kaj Romo. Rememorita ĉefe pro siaj verkoj de historia pentrarto, Kauffmann estis ankaŭ lerta pentristo de portretoj, pejzaĝoj kaj ornamado. Ŝi estis unu el la du inaj fondomembroj de la Reĝa Akademio de Artoj en Londono en 1768.[2][3]
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kauffmann. |
Angelika Kauffmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1741 (1741-10-30) en Koiro |
Morto | 5-an de novembro 1807 (1807-11-05) (66-jaraĝa) en Romo |
Tombo | Sant'Andrea delle Fratte |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Svislando • Tri Ligoj |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Joseph Johann Kauffmann (en) |
Edz(in)o | Antonio Zucchi (en) (1781–1795) |
Parencoj | Rudolf-Alois Kauffmann (en) (unuaranga kuzo) |
Okupo | |
Okupo | pentristo artisto gravuristo vidartisto |
Verkoj | Portrait of Lady Clan Henderson Portrait of David Garrick Portrait of Winckelmann |
Kvankam Kauffman produktis multajn tipojn de arto, ŝi identigis sin ĉefe kiel histori-pentristo, nome malofta metio por virina artisto en la 18a jarcento. Historia pentrarto estis konsiderata la plej eliteca kaj monenspeziga kategorio en la akademia pentrarto dum tiu epoko kaj, sub la estreco de Sir Joshua Reynolds, la Reĝa Akademio klopodis promocii ĝin al indiĝena publiko pli interesata en komisio kaj aĉeto de portretoj kaj pejzaĝoj. Spite la popularecon kiun Kauffman ĝuis en la brita socio, kaj ŝian sukceson tie kiel artisto, ŝi estis seniluziiĝinta pro la relativa apatio de britoj al historia pentrarto. Finfine ŝi lasis Brition kaj iris al la kontinenta Eŭropo, kie historia pentrarto estis pli bone establita, tenita en pli alta estimo kaj patronigita.[4]
Historia pentrarto, kiel difinta en akademia artoteorio, estis klasita kiel la plej alta kategorio. Ĝia temo estis la reprezentado de homaj agoj bazita sur aferoj el historio, mitologio, literaturo kaj literaturo. Tio postulis etendan lernadon pri kelkaj fakoj kiel Biblia kaj klasika literaturoj, sciaro pri artoteorio kaj praktika trejnado kiu inkludas la studadon de anatomio el nudaj maskloj. Plej virinoj ricevis malakcepton por aliro al tia trejnado, speciale al la oportuno desegni el nudaj modeloj; tamen Kauffman sukcesis trapasi la genran limon por akiri la necesan lertecon por konstrui al si reputacion kiel sukcesa historipentristo kiu estis admirita de kolegoj kaj serĉita de patronoj.[5]