Anton Pieck
From Wikipedia, the free encyclopedia
Anton Franciscus Pieck (Den Helder, 19-a de aprilo 1895 - Overveen, 24-a de novembro 1987) estis nederlanda pentristo, desegnisto kaj grafikisto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Anton Pieck | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de aprilo 1895 (1895-04-19) en Den Helder |
Morto | 25-an de novembro 1987 (1987-11-25) (92-jaraĝa) en Overveen |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Familio | |
Frat(in)o | Henri Pieck |
Parencoj | Eduard Anthony Johannes van Poelvoorde |
Okupo | |
Okupo | pentristo • rezistobatalanto • grafikisto • verkisto • ilustristo • gravuristo • vidartisto • poŝtmarkdesegnisto |
Fermi
De 1920 ĝis 1960 Anton Pieck estis desegno-instruisto en Bloemendaal Noord-Holland. La desegnaĵojn kiujn li faris, havis tre propran stilon, ofte fabeleca kaj nostalgia laŭ karaktero, kaj montras la grandan fantazion kaj detalan precizecon. Liaj ilustraĵoj fariĝis eksterordinare popularaj. La etosplenaj desegnaĵoj regule videblas sur naskiĝokartoj kaj kalendaroj.