Antonio Mercero
hispania reĝisoro kaj scenaristo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Antonio MERCERO (naskiĝis la 7-an de marto 1936(nun 1936-03-07) en Lasarto-Orio, provinco Gipusko, Eŭskio, Hispanio, mortis la 12-an de majo 2018) estis hispania reĝisoro kaj scenaristo. Interalie li respondecis pri la televidaj serioj Verano azul ("somero blua") kaj Farmacia de guardia ("farmacio deĵoranta"). Li estas plej konata kiel la reĝisoro de surrealisma mallonga horora filmo de 1972 titolita La cabina ("la telefonĉelo"), kiu gajnis Premion Emmy. Same surrealisma, kvankam tute ne horora, estis la filmo Tobi de 1978. Lia filmo de 1998 La hora de los valientes ("la horo de la bravuloj"), ankaŭ prezentita je angla titolo A Time for Defiance ("tempo de defio"), partoprenis en la 21-a Moskva Internacia Kinofestivalo kie ĝi gajnis la Specialan Arĝentan premion "Sankta Georgo". En 2010, li estis premiita per honora Goja-premio.
- Kategorio Antonio Mercero en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Antonio Mercero | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Antonio Mercero Juldain |
Naskiĝo | 7-an de marto 1936 (1936-03-07) en Lasarto-Orio |
Morto | 12-an de majo 2018 (2018-05-12) (82-jaraĝa) en Provinco Gvadalaĥaro |
Mortokialo | Alzheimer-malsano |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Universitato de Valadolido |
Familio | |
Infanoj | Antonio Santos Mercero • Ignacio Mercero |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro scenaristo |
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri kino. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |