Aprilo de 2023
monato de la jaro 2023 / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jen listo de okazaĵoj en aprilo 2023:
- Iama prezidento de Usono Donald Trump estis procesita pro 34 akuzoj pri falsigo de negocregistroj.
- Finnlando ekmembris en NATO.
- Interpafado de Israelo al Libano kaj Gaza post atako de israelaj soldatoj al la moskeo Al-Aksa en Jerusalemo.
- Israelaj ministro kaj armeanoj apogis marŝadon de israelaj koloniantoj en teritorio de Palestino.
- 16-a kaj 30-a de aprilo 2023
- En Franca Polinezio okazas teritoriaj balotoj.
- En Birmo atako de aera forto de la militista junto mortigis almenaŭ 130 civilulojn en Pazigyi, nome ribela areo.
- Mortis Mary Quant, fama brita modfasonistino kiu inventis la minirobon kaj ŝorton.
- La rusa opoziciulo Vladimir Kara-Murza, jam dufoje venenigita en 2015 kaj 2017, kondamniĝis je 25 jaroj en punkolonio pro akuzo de severa ŝtata perfido
- La bataloj en Ĥartumo, ĉefurbo de Sudano, inter armeo kaj paramilita grupo okazigis almenaŭ 270 mortojn kaj etendiĝis al aliaj ŝtatoj de la lando.
- Homa stampedo en Sanaa, Jemeno, dum disdonado de monhelpo fare de bonfaraj komercistoj rilata al fino de Ramadano rezultis en ĉirkaŭ 80 mortoj kaj dekoj da vunditoj.
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
en Paragvajo okazas parlamenta baloto.
- Senata baloto okazis en Butano.
- Monda Ŝaka Ĉampionumo 2023: Ding Liren el Ĉinio estas anoncita kiel nova monda ŝakĉampiono, post venko kontraŭ Jan Nepomnjaŝĉij el Rusio, kiu ludis sub la flago de FIDE.
- Kategorio Aprilo de 2023 en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Aprilo de 2023 en Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)