Aracataca
From Wikipedia, the free encyclopedia
Aracataca [arakataka] (vorto kiu signifas "kaptilo por birdoj" en tupia lingvo) estas riverborda, tropika urbo, situanta en la departemento de Magdalena en norda Kolombio, kun ĉ. 27.000 loĝantoj. Ĝi estis fondita en 1885 kaj la tie fluanta rivero portas ankaŭ la saman nomon.
Rapidaj faktoj municipo de Kolombio, Administrado ...
Aracataca | |||
---|---|---|---|
municipo de Kolombio | |||
Flago | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 40 400 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 23 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 10° 35′ N, 74° 11′ U (mapo)10.591111111111-74.185 [+] | ||
Alto | 40 m [+] | ||
Areo | 1755 km² ( 175 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Aracataca [+] | |||
Fermi
La vilaĝo estas naskiĝloko de Gabriel García Márquez kaj estis modelo por la mita "Macondo", la centra vilaĝo de majstroverko de García Márquez' Cent jaroj da soleco.
Ĉar la vilaĝo estas en mizera ekonomia situo, la komunuma gvidanto oficiale petis ŝanĝi la nomon al Aracataca-Macondo [arakataka-makondo] por altiri pli da turistoj.
La rivero Aracataca alfluas en Ciénaga Grande de Santa Marta ĉe la Kariboj.
- Aracataca en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Aracataca en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)