Arbarfiloskopo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Arbarfiloskopo, Phylloscopus sibilatrix estas komuna kaj disvastigata filoskopo loĝanta en arbaroj, prefere alttrunkaj forstoj, precipe el fagoj. La precipa distingiga trajto estas la kanto: per metaleca trilo plirapidiĝanta "pit-pit-pitpitpitpt-t-t-ttt", daŭre 2-3 sekundojn. La kontaktkrio konsistas en milda fajfa noto: "piü".
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionArbafiloskopo, Biologia klasado ...
Arbafiloskopo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Ĝi reproduktiĝas en norda kaj moderklimata Eŭropo, kaj ĝis malproksima okcidento de Azio en sudo de Uraloj. Tiu palearktisa specio estas tre migranta kaj la tuta populacio vintrumas en tropika Afriko. Ĝi estas somere vizitanto en Britio, vidata foje el aprilo ĝis aŭgusto.