Artgalerio de Suda Aŭstralio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Artgalerio de Suda Aŭstralio (angle Art Gallery of South Australia aŭ mallongigita AGSA) estas unu el la tri plej gravaj artmuzeoj de la aŭstralia ŝtato Suda Aŭstralio. Ĝi situas ĉe la kulture tre aktiva bulvardo North Terrace en Adelajdo.
Rapidaj faktoj arta muzeo • produkta kompanio ...
Artgalerio de Suda Aŭstralio | |||
---|---|---|---|
arta muzeo • produkta kompanio | |||
Lando | Aŭstralio • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||
Situo | Adelajdo | ||
Estiĝo | 1881 | ||
Koordinatoj | 34° 55′ 14″ S, 138° 36′ 14″ O (mapo)-34.920555555556138.60388888889 | ||
| |||
Jaraj vizitantoj: | 444 577 (2021) | ||
Retpaĝo | https://www.agsa.sa.gov.au/ | ||
Fermi
La artgalerio posedas kolekton de pli ol 35 000 artaĵoj, kaj tiel estas la dua plej granda ŝtatmuzeo de Aŭstralio post la Nacia Galerio de Viktorio[1]. La galerio estis fondita en 1881 kaj restis konita kiel la "Nacia Galerio de Suda Aŭstralio" ĝis 1967, kiam ĝi akiris sian hodiaŭan nomon.