Asocio de Tenisaj Profesiuloj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Asocio de Tenisaj Profesiuloj - angle Association of Tennis Professionals (ATP), hispane Asociación de Tenistas Profesionales, ruse Ассоциация теннисистов-профессионалов - estas la tutmonda organizaĵo de profesiaj viraj tenisaj sportistoj. Ĝin kompletigas la Virina Tenisa Asocio, angle Women's Tennis Association (WTA), por profesiaj virinaj tenisaj sportistoj. Tegmenta organizaĵo super ATP kaj WTA estas la Internacia Tenisa Federacio (ITF), kiu fiksas la regulojn de tenisa ludado kaj de turnira organizado.
Asocio de Tenisaj Profesiuloj | ||
---|---|---|
sporta organizaĵo | ||
Komenco | 1972 vd | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Sidejo | Londono | |
Posedatoj | ATP website vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Asocio de Tenisaj Profesiuloj | |
---|---|
angle | Association of Tennis Professionals (ATP) |
fondodato | 1972 |
centra oficejo | Bank Lane Roehampton Londono SW15 5XZ Britio |
retejo: | www.atptennis.com |
La monda oficejo de la asocio estas en Londono, Britio. La asocio dividiĝas en tri regionajn branĉojn: Oficejo de la amerika branĉo havas sian sidejon en Ponte Vedra Beach, Florido, Usono; la oficejo de la eŭropa branĉo situas en Monako, kaj oficejo de la branĉo "ATP internacia", kiu kovras Afrikon, Azion kaj Aŭstralazion, troveblas en Sidnejo, Aŭstralio.