Astronomia horloĝo de Prago
From Wikipedia, the free encyclopedia
Astronomia horloĝo de Prago (ĉeĥe orloj) estas mezepoka astronomia horloĝo.
Astronomia horloĝo de Prago | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Lando | Ĉeĥio | ||||
Situo | Prago | ||||
- koordinatoj | 50° 5′ 13″ N, 14° 25′ 15″ O (mapo)50.0869914.4207 | ||||
Astronomia horloĝo de Prago | |||||
Vikimedia Komunejo: Prague Astronomical Clock [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Ĝia historio dum tempo kelkfoje sin ŝanĝis, transskribiĝis. Laŭ legendo, aŭtoro de la horloĝo (ĉeĥe oni nomas ĝin „orloj“ de la latina horologium) estis majstro Hanuš de Růže en 1490. Li sukcesis konstrui admirindan horloĝon, kiun aliaj urboj povus envii. Do kiam venis la tempo Hanuŝon salajrigi, urbestraro decidis lin blindigi, por ke neniu urbo certe havu similan miraklon.
Ne pli frue ol en la 20-a jarcento oni trovis kredindan verecon pri la aŭtoreco. La ĉefproblemo estis incendio de la urbodomo dum la Dua Mondmilito, dum kiu oni perdis gravajn dokumentojn. Multe helpis malkovro de unu kopio de la Raporto pri la Praga horloĝo. Ĝi parolas pri majstro Mikuláŝ (= Nikolao) de Kadaň, kiu bezonis por laboro ankoraŭ alian eminentan scienculon. Nuna opinio estas, ke la Pragan horloĝon konstruis Majstro Mikuláš de Kadaň ĉirkaŭ la jaro 1410 laŭ kalkuladoj de Magistro Jan Ŝindel, astronomo kaj matematikisto el la Praga universitato. Eĉ aliaj konataj faktoj subtenas tiun respondon.
La horloĝo estis riparita en 1880 kaj ornamita per kalendar-disko konsistanta el 12 originale konceptitaj kaj belege pentritaj simboloj de la monatoj, fare de la fama ĉeĥa pentristo Josef Mánes. La horloĝo estis grave damaĝita dum la revolucio 1945 kaj riparita en 1948.
Kiam oni vizitas la ĉeĥan ĉefurbon Pragon, multe da homoj kunvenas je ĉiu plena horo sur la Malnovurba placo por spekti interesan meĥanikan teatraĵon. Sonoriletoj ekludas, du fenestretoj malfermiĝas kaj sume dek du apostoloj aperas kaj salutas. Poste la teatraĵo finiĝas kaj homoj foriras kun malforgesebla travivaĵo. Nur kelkaj fakuloj bone scias, ke la Praga astronomia horloĝo montras multe pli da aliaj informoj!
Ni ne forgesu akcenti, kion ĉion oni povas legi sur la horloĝo! Ĉefe ĝi montras kvar diversajn tempojn: la italan (numeroj I – XII), la planedajn horojn (nigraj ciferoj la plej interne), la steltempon (per stelo kontraŭ numeroj I – XII) kaj finfine la malnovĉeĥan tempon (1 – 24 la plej ekstere), ekkalkulante de la lasta sunsubiro. Do la 24a horo montras kontraŭ la itala numeraro la tempon de sunsubiro. Nur atentu, ke la horloĝo ne adoptas la somertempon!
La astronomia horloĝo similas al marista astrolabo (sed ĉio estas male), do ĝi montras kontraŭ kvar areoj poziciojn de steloj, zodiakaj stelaroj, la Suno kaj Luno sur la ĉielo. Se la objekto troviĝas en la blua areo la plej supre, ĝi estas videbla super la horizonto, alie oni ne povas observi ĝin. Kiam la Suno troviĝas en la brunaj areoj (Crepusculum kaj Aŭrora), ĝuste estas krepusko aŭ tagiĝo. Admirinda kaj inĝenia estas la meĥanismo de la lunglobo, do ĝi montras la aktualan videblan lunformon.
Ornamentojn kaj aliaj simbolojn oni klarigas per astrologio kaj religio kaj ni vere povus esplori plu. La Praga horloĝo estas unika meĥanikaĵo, la plej malnova funkcianta aparato kun originaj detalaĵoj kaj kontrolo kaj pruvas sciojn kaj lertecon de niaj antaŭuloj.