August Thalheimer
From Wikipedia, the free encyclopedia
August THALHEIMER (1884-1948) estis germana komunista politikisto kaj teoriisto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
August Thalheimer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de marto 1884 (1884-03-18) en Affaltrach |
Morto | 19-an de septembro 1948 (1948-09-19) (64-jaraĝa) en Havano |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Universitato de Strasburgo • Universitato de Strasburgo |
Okupo | |
Okupo | revoluciulo • politikisto |
Fermi
Thalheimer naskiĝis en juda komercista familio. Li studis medicinon en Munkeno, sed baldaŭ ŝanĝis al lingvoscienco kaj etnologio. Post mallonga tempo en Oksfordo kaj Londono li en 1904 ekstudis en Berlino, poste daŭrigis la studadon en Strasburgo, kie li en 1907 doktoriĝis pri la temo Personaj kaj posedaj pronomoj de la lingvoj de Mikronezio. Li poste krome studis filozofion kaj ekonomikon en Berlino.