Baĥio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Baĥio (hispane : Bajío, signifante malaltebenaĵo) estas regiono de Nordcentra Meksiko kiu inkludas partojn de la subŝtatojn Gvanaĥŭato, Keretaro, Agvaskaljento kaj Ĥalisko [1][2]. Baĥio estas plurfoje agnoskita kiel la regiono kun la plej bona vivokvalito kaj kiel la plej sekura regiono en Meksiko [3], ankaŭ la plej dinamika en Latin-Ameriko[4][5]. Nuntempe, estas forta servregiono kiu spertas daŭrantan socian kaj ekonomian revivigon. Ĝi estas forta komerca kaj ekonomia centro [6]. La plej grandaj urbegoj de Baĥio estas León, Santiago de Querétaro kaj Aguascalientes [7].