Bages
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bages estas kataluna komarko kiu troviĝas ĉe la centro de la lando. Ties ĉefurbo estas Manresa.
Rapidaj faktoj
Bages | |
Vitoj en Artés | |
Lando | Katalunio |
Provinco | Barcelono |
Ĉefurbo | Manresa |
Municipoj | 35 |
Areo | 1295,08 km² |
Loĝantaro Loĝdenso | 181.346 loĝ. (2008) 140,03 loĝ./km² |
Retpaĝaro | Oficiala retejo |
Fermi
Rilate al la industrio, la komarko enhavas minadon de potaso (hidroksido de kalio) ĉe Súria kaj Sallent, kaj fabrikojn de teksaĵoj laŭlonge de la riveroj Llobregat kaj Cardener. Rilate al la agrikulturo, ĝi enhavas vinberejojn, cerealojn, kaj olivarbejoj.
Bages limas norde kun Berguedà; oriente kun Osona; sude kun Vallès Oriental, Vallès Occidental kaj Baix Llobregat; sudokcidente kun Anoia, kaj okcidente kun Solsonès.